https://github.com

GitHub - psychoslave/Rust-libro: Rust: la programlingvo

Build Status

Tiu deponejo enhavas fontaro de ĉiuj eldonoj de " the Rust Programming Language", kiel la oficiala deponejo, sed plie celanta plene esperante traduki la verkaron.

La projekto estas ĵus komencanta, helpo estas ja bonvena. Laborfluo ne jam estas difinita, se ne hezitu krei novan bileton por esprimi viajn ideon, deziron helpi pri io, kaj tiel plu.

Vi povas legi ĉiujn eldonojn de la libro origina-versie senpage rete! Bonvolu vidi la libron kiel provizita en la lasta stabila, testa aŭ [ĵusta] Rust-a eligo. Atentu ke koncernoj de tiuj versioj eble estus jam korektitaj en la deponejo, kiel tiuj ĉi eligoj ĝistagigiĝas malpliofte.

Krom, notu ke la angla dua eldono ankaŭ estos havebla morta-arbe de No Starch Press, havebla ĉirkaŭ Juno 2018. Kontrolu la No Starch paĝon por la lastaj informoj de la elliga dato kaj kiel mendi.

Postuloj

Permalink: Postuloj

Konstrui la libron necesas mdBook, prefere la saman version ol rust-lang/rust uses in this file. Por akiri ĝin:

$ cargo install mdbook --vers [versio-numero]

Konstruado

Permalink: Konstruado

Por konstrui la libro, unue iru la datenujaro de la libra eldono ke vi deziras konstrui. Ekzemple la datenujaro first-edtionsecond-edition. Tiam tajpu:

La eligo estos en la book subdatenujaro. Por kontroli ĝin, spekti ĝin retumile.

Firefox:

$ firefox book/index.html                       # Linux
$ open -a "Firefox" book/index.html             # OS X
$ Start-Process "firefox.exe" .\book\index.html # Windows (PowerShell)
$ start firefox.exe .\book\index.html           # Windows (Cmd)

Chrome:

$ google-chrome book/index.html                 # Linux
$ open -a "Google Chrome" book/index.html       # OS X
$ Start-Process "chrome.exe" .\book\index.html  # Windows (PowerShell)
$ start chrome.exe .\book\index.html            # Windows (Cmd)

Por ruli testojn:

Kontribuo

Permalink: Kontribuo

Ni ŝategus havi vian helpon! Bonvolu vidi KONTRIBUADO.md por scii pri kiaj kontribuoj ni bezonas.

Eldono de 2018

Permalink: Eldono de 2018

La Eldono de 2018 estas en ĝisdatiga procedo kun la ŝanĝoj de la lingvo kiuj estos havebla kun la 2018a eldono de Rust lingvo. Ĉiuj novaj kontribuoj aldonendiĝas en tiu eldono.

Dua elodono

Permalink: Dua elodono

Nune, ĉiuj efortoj prefere iros al la traduko de la 2018a eldono. Sed se vi preferas labori pri pli stabila versio, vi ankaŭ povus traduki prefere la 2018an eldonon.

Por la Angla origina versio, No Starch Press provizis la dua eldono prese. Kunŝatapetoj kiuj korektas faktaj ereroj estos akceptitaj kaj dokumentitaj kiel preseraro; kunŝatapetoj ŝanĝantaj vortigoj kaj aliaj korektetoj farindiĝus al la eldono de 2018 anstataŭ.

Unua eldono

Permalink: Unua eldono

La unua eldono estas tute halta. Ĝi estas gardata pro historia kialo. Traduko de tiu verko estas malprioritata. Konsideru zorgi unue pri la traduko de la dua eldono se vi deziras nemovan celon.

Krom, la origina deponejo ne akceptos ŝanĝoj al la origina versio de la Angla unua eldono.

Tradukoj

Permalink: Tradukoj

La teamo de tiu ĉi deponejo taŭgas traduki ĉiujn ne-pure-teknikajn datenujojn, do inklude skriptojn ktp, kiam ili havas ne tute aŭtomate faritan enhavon. Tio dirita, la prioritato estas traduki la 2018an eldonon unue. Do kvankam traduki permisilojn ktp estas ankaŭ celata, bonvolu konsideri unue traduki enhavon de la 2018a eldono de la libro.

La teamo de la origina deponejo speciale ŝatus havi helpon pri traduko de la dua kaj 2018a elodono de la libro. Vidu la etikedon " tradukoj" por aliĝi tian eforton progresantan. Malfermu novan atendindaĵon por eklabori pri nova lingvo! Ili atendas en mdbooka apogo antaŭ fari ajnan kunmeton, sed libere startu! La dua eldono estas tute halta, kaj ne plu havos ajnan gravan ŝanĝon, do ili proponas ektraduki tian version por tiuj kiuj ne deziras refari laboron.

No Starch

Permalink: No Starch

La dua eldono de la libro estas eldonata de No Starch. Ili uzas la tekston unue verkitan ĉe la ĉefa origina deponejo. Tiu ĉi tradukita versio nune ne estas celanta presado. Tial estas nostarch dosierujo ke tiu deponejo nune ne celas ŝanĝi.

Graphviz dot

Permalink: Graphviz dot

La kodo uzas Graphviz por iuj diagramoj en la libro. La fonto de tiuj dosieroj troviĝas en la dot dosierujo. Por transformi ekde dot dosiero al svg, ekzemple dot/trpl04-01.dot , rulu:

$ dot dot/trpl04-01.dot -Tsvg > src/img/trpl04-01.svg

En la generita SVG, forigu la atributoj de larĝo kaj alto de la svg elementoj kaj fiksu la viewBox atributon al 0.00 0.00 1000.00 1000.00 aŭ alia valoro, kiu ne trunkas la bildon.

Literumado

Permalink: Literumado

Por skani la fontdosierojn, vi povas uzi la skripton spellcheck.sh. Ĝi bezonas vortaron de validaj vortoj, kiu estas provizita per dictionary.txt. Se la skripto produktas malprave pozitivan rezulton (ekezemple, vi uzis la vorto BTreeMap kiu la skripto konsideras malvalidan), vi devas aldoni tiun vorton al dictionary.txt (konservu la ordigo por kongrueco).